Up

English Esperanto

Versoj en Esperanto

 

Tradukoj

Sergeo Ti^honov (Ser^cjo)

Enhavo

1. Finis la fabelo... 09.03.1998
2. EoLA-10 09.03.1998
3. Via Naski^gtago 05.1998
4. Mi vin amas nun! 26.08.1998
5. Priskribo de la bildo 06.1999
6. Novjarfest' 31.10.1999
7. Ama kanon' 22.01.2000
8. Epilog' al NEBO-3 23.01.2000

 

 

Finis la fabelo...

[<<]

Al amatino

Tiel vivi mi ne povas!

Kion fari mi ne scias.

^Cion tempon flugi provas,

Sed ne flugas kaj ne iras...

 

Nun mi pendas en aero,

Mi suferas pro knabino.

Kial finis la fabelo?!

Kie mia amatino?..

 

9-an marton 1998, u. Novo^ceboksarsk
[<<]

EoLA-10

[<<]

Al novaj geamikoj

Esperanto Lingvo Arta

Nia ama festival:

Poezio, dancoj, kantoj,

^Gojo kaj, ho ve, ^gin mal!..

 

Kvankam la EoLA finis,

Sed ^gi restos en memor!

^Gis revido!, ^ciuj diris,

Ja amikoj pli, ol or.

 

9-an marton 1998, u. Novo^ceboksarsk
[<<]

Via Naski^gtago

[<<]

Al ^Janna (u. Kazanj)

Mia amiko,

Kiel vi fartas?

^Cu la amikan

Kanton vi ^satas?

Mi vin gratulas

Okaze de lfesto!

Bona vi restu,

Mi ti postulas!

 

    Ho, amikeco!

    Ho, naski^gtago:

    ^Gojo kaj ^sercoj

    Dum tuta tago!

 

Mia amiko,

Estu feli^ca,

Sana, ne dika,

Sa^ga kaj ri^ca!

Kaj ne forgesu

Min kaj aliajn

Viajn amikojn,

Skribu kaj venu.

 

    Ho, amikeco!

    Ho, naski^gtago:

    ^Gojo kaj ^sercoj

    Dum tuta tago!

 

Majon 1998, u. Novo^ceboksarsk
[<<]

Mi vin amas nun!

[<<]

Al Ru^sana (u. Kazanj)

Finfine mi jam diri povas,

Nun kion sentas mi al vi.

Ti malfacile, sed mi provas...

Sed eble jam komprenis vi.

 

Mi amis certe jam, vi pravas.

Kaj eble amos iun post...

Ne gravas, ja mi vin nun amas.

Kaj ne sciatas ama kost!

 

Sed vi ne amas min, mi scias, -

^Ci tio estas mia sort...

Sed mi ne ploras, mi ne krias

Kaj e^c ne pensas mi pri mort!

 

Mi volas vivi, volas ami,

Mi amas vin, amikojn, sun.

Kaj vi bonvolu resti sama

Belega, bona, kiel nun!

 

26-an a~uguston 1998, apud u. ^Ceboksari (dum OkSEJT-38)
[<<]

Priskribo de la bildo

[<<]

Mi in^geniero estas,

Nun mi iras post labor.

Mi desegnojn tiujn portas,

Kiujn donas kapdolor,

 

Sed beda~urinde devas

Mi desegni e^c en hejm,

Mono ^car al mi necesas

Por membrado en la SEJM!

 

Nun mi iras trans ^soseo,

Preter mi biciklas homoj.

Vendas unu homo ovojn,

Sed alia vendas florojn.

 

A~udis mi subite bruon!..

Mi rigardis dekstren tuj

Kaj ekvidis tie a~uton

A~uton el Esperantuj.

 

Mi trapasis panvendejon...

Tie ploras nun baton,

^Car mi ^sparas monon por ke

Partopreni IJK-n.

 

...^Gin a^cetis la virino,

Kiu iras kun ridet

Rekte al malferma luko!

(Mi ne vidas ^sin nun sed...)

 

Apud tia panvendejo

Vendas oni varmajn vestojn.

Oni volas porti ilin,

Sed beda~uras povrajn bestojn.

 

^Ce vendej lvirino staras

Kaj rigardas al la vest.

Anka~u ^si beda~uras bestojn,

Sonas sed en ^si sugest...

 

Anta~ue vidi^gas lbudo

Kun laborebla telefon.

^Cu telefoni al amiko

Kaj diri pri magnetofon?

 

Sed ne, ne volas mi atendi,

Mi volas hejmen al edzin.

Mi volas hejmen, volas hejmen!

Nu, ^gis revido!

                        ^Gis!

                                 LA FIN.

Majon-junion 1999, u. Novo^ceboksarsk
[<<]

Novjarfest'

[<<]

Balda~u nuna jar fini^gos...

Por donacoj pretas kest.

Nova jaro proksimi^gas!

Nin invitas Novjarfest!

 

Do, malvarmu, sed bonvenon

Avo Frost kaj Ne^gulin!

^Ciuj bonaj homoj, venu,

Novjarfest atendas vin!

 

Ni tre ^gojos, ni tre ^guos,

Dancos ^cirkay abiet.

Kredas ni, ke bono pluos,

Reali^gos nia pet!

 

...Kiel multe ni atendas

de nur interjara lim...

Jes, ni vivas, dume revas!

Novjarfestu per anim'!!!

 

Nokto, 30-31-a oktobron 1999, u. Novo^ceboksarsk
[<<]

Ama kanon'

[<<]

Je melodio de la kanon' "Tohoabohuo"

Por ^ciu homo gravas la am.

Sed ne ^ce ^ciu ^gi estas reciproka...

Tamen vin okupi ne povu ^ci dram,

Ja al larmoj jam ne kredas la epoko!..

 

22-an januaron 2000, u. Novo^ceboksarsk
[<<]

Epilog' al NEBO-3

[<<]

Al ^ciuj partoprenintoj de la NEBO-3,

precipe al dancema Katjo B. (Enjo)

Do, forpasis poreterne

La ^satata NEBO-3.

Multajn homojn nun eklerni

Esperanton igis ^gi.

 

Mi denove rememoris

La unuan NEBO-n tuj,

Ja ^gi multo al mi donis,

Vokis al Esperantuj.

 

Kaj ^ci tian NEBO-n trian

Ne forgesos certe mi:

Ludon nek psikologian,

Kiu plu kunigis nin,

 

Nek ^cuva^svesperon viglan

Kun la dancoj kaj bier,

Nek alian dancon nian

Kun pasio kaj tener!

 

Kaj forgesi ne permesas

Sin amuza karnaval.

...Ve, sed ^cio iam ^cesas...

Tamen da~uros post final

 

Nia forta amikeco,

Nia am al Esperant.

Ne okupos nin soleco

Post la adia~ua kant!

 

P.S.

Nun ni kunas, dank al indoj

De esperantista ar.

^Gis revid, partopreninda

Novjarfest En Betular!

 

22-23-ajn januaron 2000, u. Novo^ceboksarsk
[<<]

 

Сайт управляется системой uCoz